Wednesday 27 December 2017

Familia feliĉo

Afiŝo de filmo "Familia feliĉo"

Ligilo al YouTube
Subtekstoj
Kiel spekti la videon per VLC-ludilo


Studio: Mosfilm
Jaro: 1969

Hodiaŭ, daŭrigante publikadon de la ekranaj versioj de Anton Ĉeĥov, mi prezentas elektitajn fragmentojn el almanako “Familia feliĉo”, aperinta en 1969.

Nerveco

Aŭtoro de la scenaro: Аркадий Ставрицкий (Arkádij Stávrickij)
Reĝisoro: Александр Шейн (Aleksándr Ŝejn)
Geaktoroj:
Николай Гриценко (Nikoláj Gricénko) – Dmitrij Vaksin
Раиса Куркина (Raísa Kúrkina) – Edzino de Vaksin
Лидия Сухаревская (Lídija Súĥarevskaja) – Guvernistino

Jen ankoraŭ unu specimeno de arta lerteco de Ĉeĥov, kiu kapablas en malgranda okazaĵo trovi ion demonstrindan – humuran aŭ seriozan. Ĉi-foje la okazaĵon kaŭzis timoj, kiujn oni ŝatis sugesti al si en ĉiuj tempoj. Kompreneble, ĉiu tempo havas siajn preferatajn timindaĵojn; hodiaŭ oni per “mistikaj” televidkanaloj timigas sin pri aliplanedanoj, kiuj povas forŝteli vin el via propra dormoĉambro; antaŭ cent jarojn oni timigis sin pri alia. Sed kiaj ajn estus ĉi tiuj timoj, homon impreseman ili povas ja konduki al rezulto tute neatendita...

Edziĝpropono

Aŭtoro de scenaro kaj reĝisoro: Сергей Соловьев (Sergéj Solovjóv)
Geaktoroj:
Георгий Бурков (Geórgij Burkóv) – Lomov
Анатолий Папанов (Anatólij Papánov) – Ĉubukov
Екатерина Васильева (Jekaterína Vasíljeva) – Natalja Stepanovna

Ĉi tiu kinoversio de la komedieto, kiun mi jam prezentis en la projekto, estis debuto de la konata rusia reĝisoro Sergej Solovjov. Post spekti la klasikstilan enscenigon fare de Malij-teatro, interese estas observi la manieron, kun kiu la reĝisoro solvis sian taskon. Evidente li strebis eviti stilon, atendeblan en okazo de tia literatura fonto, kaj agis kun libereco, malavare ŝprucita per ironio. Tamen post spekti ĉi tiun version ĝis la fino oni neeviteble sentos, ke la aŭtentika intonacio de Ĉeĥov ja sonas en ĝi. Rimarkeblas tristo, kun kiu la reĝisoro vidas la sortojn de la roluloj, kaj ĉi-kuntekste la nomo de la almanako akiras pluan signifon...

Noto: ekde nun filmoj, publikigitaj en la projekto, estos provizitaj per alŝuteblaj subtekstoj, por ke oni povu spekti ilin en plenekrana formato. Vd. ligilojn al la subtekstoj kaj la instrukcio supre. Ĉar la YouTube-kanalo de studio Mosfilm malpermesas republikigon de siaj videoj en aliaj retejoj, oni povas spekti la filmon nur tiumaniere.


No comments:

Post a Comment

Disqus por Aŭdvide