Sunday 28 April 2013

Paradoksoj en rok-muzika stilo


Originala titolo: Парадоксы в стиле рок
Produktado: studio "Sojuzmultfilm"
Jaro: 1982
Aŭtoroj de la scenaro: Ефим Гамбург, (Jefím Gámburg), Михаил Липскеров (Miĥaíl Lipskérov).
Reĝisoro: Ефим Гамбург (Jefím Gámburg).
Arta direktoro: Игорь Макаров (Igor Makárov).
Animaciistoj: Марина Восканьянц (Marína Voskanjánc), Галина Зеброва (Galína Zébrova), Александр Мазаев (Aleksándr Mazájev), Олег Комаров (Olég Komaróv), Иосиф Куроян (Iósif Kuroján), Наталия Богомолова (Natálija Bogomólova).
Komputila animacio: Илья Бокштейн (Iljá Bokŝtéjn), Виталий Файн (Vitálij Fájn), Валерий Суханов (Valérij Suĥánov), Леонид Ярославский (Leoníd Jaroslávskij).
Kameraisto: Александр Пекарь (Aleksándr Pékarj), Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Николай Евлюхин (Nikoláj Jevlúĥin).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).
Muziko: Ensemblo “Rok-Atelje” sub gvidado de Kris Kelmi.
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).

Jen alia kolekto da skizoj pri homoj kaj malfacilaĵoj, kiujn ili spertas – jam ne en la kosmo, sed sur la Tero. “Paradoksoj en rok-muzika stilo” enhavas kvin ironiajn novelojn, dediĉitajn al la grandaj problemoj de nuna tempo – “Ekologio”, “Demografio”, “Maturiĝ-akcelo”, “Sciencoteknika revolucio”, “Streso”. Pro kompreneblaj ideologiaj kondiĉoj de sia tempo ili aludas la Okcidenton, tamen, kiel ni povas konvinkiĝi hodiaŭ, estas aktualaj por ni ĉiuj, sendepende de loko, kie ni loĝas. 

Interesaj faktoj

Titoloj de la filmo kaj noveloj estas skribitaj en la rusa, la angla, kaj, ial, la germana lingvoj. Tamen por titolo “Sciencoteknika revolucio” germana versio forestas; eble, por ŝi simple mankis loko :).

Muzikon por la filmo kreis “Rok-Atelje”, unu el unuaj sovetiaj rok-grupoj, aperinta en la jaro 1980. Interese, ke ĝia gvidoro, konata roka komponisto Kris Kelmi, elektis sian scenejan nomon en la jaro 1972 laŭ heroo de sciencfiksia romano “Solariso” de  Stanisław LEM, verŝajne, sub influo de la kinoversio fare de Andrej Tarkovskij, kiu aperis tiujare.

Ĉi tiu filmo, aperinta en la sama jaro kun fama “Tron” de Walt Disney, estis unua sovetia animaciaĵo, kie oni uzis komputilajn teknologiojn – vinjetoj antaŭ ĉiu novelo estis kreitaj per komputila prilaborado de fotoj, kaj en la titoloj oni speciale indikis teamon de komputila animacio.

Sunday 21 April 2013

La plej granda pejzaĝo


Daŭrigante la kosman temon, hodiaŭ mi proponas al vi rigardi nian komunan hejmon de ekstere. Unua video, kiu estas prezentita ĉi tie, estas farita dum laboro de la 28-a kaj la 29-a ekspedicioj al la Internacia kosmostacio en periodo de aŭgusto ĝis oktobro 2011. Tempolupea filmado dum flugo super la nokta flanko de la Tero ebligis krei bildojn, sur kiuj nia planedo, kun siaj nuboj, fulmaj eksplodoj kaj urbaj lumoj aspektas viva organismo. Akompananta muziko estas verkita de germana komponisto Jan Jelinek.

Enhavo de la filmo:

1. Norda brilo dum nokta flugo super Usono.
2. Norda brilo kaj oriento de Usono nokte.
3. Suda brilo dum flugo super Madagaskaro ĝis sudokcidenta Aŭstralio.
4. Suda brilo sude de Aŭstralio.
5. Nokta flugo super la nordokcidenta marbordo de Usono gis centra Sudameriko.
6. Suda brilo de norda ĝis suda Pacifiko.
7. Tra duonon da la mondo.
8. Nokta flugo super Centra Afriko kaj Mezoriento.
9. Vespera flugo super Saharo kaj Mezoriento.
10. Nokta flugo super Kanado kaj centra Usono.
11. Flugo super suda Kalifornio ĝis Hudsona Golfo.
12. Insuloj en Filipina Maro nokte.
13. Flugo super orienta Azio ĝis Filipina Maro kaj Gvamo.
14. Vidaĵoj de Mezoriento nokte.
15. Nokta flugo super Mediteraneo.
16. Norda brilo kaj Usono nokte.
17. Suda brilo super Hinda Oceano.
18. Nokta flugo super Orienta Eŭropo ĝis Sud-Orienta Azio.

Saturday 20 April 2013

Noveloj pri la kosmo



Originala titolo: Новеллы о космосе
Produktado: studio "Sojuzmultfilm"
Jaro: 1973
Aŭtoro de la scenaro: Роза Хуснутдинова (Róza Ĥusnutdínova).
Reĝisoro: Лев Атаманов (Lev Atamánov).
Artaj direktoroj: Гражина Брашишките (Graĵína Braŝiŝkíte), Борис Корнеев (Borís Kornéjev).
Desegnisto: Е. Танненберг (Je. Tánnenberg)
Animaciistoj: Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova), Александр Давыдов (Aleksándr Davídov), Эльвира Авакян (Elvíra Avakján), Рената Миренкова (Renáta Mirenkóva), Александр Панов (Aleksándr Pánov), Игорь Подгорский (Igor Podgórskij).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Федор Иванов (Fjódor Ivanóv).
Komponisto: София Губайдуллина (Sofíja Gubajdúllina).
Sonreĝisoro: Георгий Мартынюк (Geórgij Martinjúk).
Redaktoro: Раиса Фричинская (Raísa Friĉínskaja).
Muntisto: Маргарита Михеева (Margaríta Miĥéeva).

La 12-n de aprilo oni festas en Rusio datrevenon de la unua kosma flugo de homo. Kun prokrasto, tamen, mi prezentas filmon okaze de ĉi tiu dato. Kvankam ironiaj, tri noveloj pri la kosmo, kiun enhavas ĉi tiu animaciaĵo, bone respegulas atmosferon kaj ideojn de sciencfiksia literaturo de tiu epoko – sovetia kaj ne nur. Unua novelo – “Kosmonaŭto, kiu startis kun prokrasto, aŭ Tera knabino” – esprimas tezon el frua verko de ĉefaj sovetiaj sciencfiksistoj Arkadij kaj Boris Strugackij: "La plej grava restas sur la Tero”. Kosma flugo kaj ĝia romantiko ne estas celo per si mem, ili servas al realigo de pli altaj idealoj, kiuj neeviteble estas ligitaj kun homoj, iliaj vivo kaj socio. Dua novelo – “Kosma knabino” – aspektas epizodo el la humuraj verkoj de Stanisław Lem: la rakontoj pri Ijon Tichy kaj “La robotfabeloj”. Kaj la fina novelo, “Konkluda”, montras onies maltrankvilojn kaj esperojn dum la malvarma milito. Tiel lakone kaj trafe esprimi ideon, ke racio laŭ sia naturo emu al paco – tio vere meritas aplaŭdojn!

Aparte endas atenti la muzikon en la filmo, verkitan de konata moderna komponistino Sofija Gubajdullina. Ŝia stilo tuj rekoneblas eĉ de tiuj, kiuj ne aŭdis ŝiajn orkestrajn verkojn, ĉar ŝi kreis muzikon por multaj popularaj filmoj kaj animaciaĵoj.

Tuesday 9 April 2013

Ŝurale


Originala titolo: Шурале
Produktado: studio "Sojuzmultfilm"
Jaro: 1987
Aŭtoro de la scenaro: Марат Акчурин (Marát Akĉúrin).
Reĝisoro: Галина Баринова (Galína Bárinova).
Arta direktoro: Галина Петрова (Galína Petróva).
Desegnistoj: Д. Горяченков (D. Gorjaĉénkov), Людмила Бирюкова (Ludmíla Birjukóva), Виктория Макина (Viktórija Mákina).
Animaciistoj: Виолетта Колесникова (Violétta Kolésnikova), Дмитрий Куликов (Dmítrij Kulikóv), Ольга Орлова (Olga Orlóva), Владимир Вышегородцев (Vladímir Viŝegoródcev), Галина Золотовская (Galína Zolotóvskaja), Елена Малашенкова (Jeléna Malaŝénkova), Иосиф Куроян (Iósif Kuroján).
Kameraisto: Михаил Друян (Miĥaíl Druján).
Direktoro: Любовь Бутырина (Lubóvj Butírina).
Sonreĝisoro: Владимир Кутузов (Vladímir Kutúzov).

Hodiaŭ ni vizitos alian parton de Rusio por konatiĝi kun folkloraĵoj de tiea loĝantaro. Kvankam lokoj kaj etnoj estas tre foraj unu de la alia, ni renkontas ĉe ambaŭ samspecan rakonton, kaj eĉ nomo de maliculo sonas simile...

Ĉi tiu animaciaĵo, kreita, kiel estas dirite en subtitolo, “laŭ tataraj popolaj fabeloj kaj kredaĵoj”, demonstras al ni la mondon de mita konscio, kie ĉio povas esti fonto de sorĉo kaj ĉiu aĵo kapablas subite montri sian neatenditan esencon. Kaj la centran lokon en ĉi mondo okupas ŝuralé – malica arbara spirito de la tatara folkloro.

Lia apero ĉi tie, tamen, havas devenon jam ne folkloran, sed literaturan. Komence de la filmo  videblas portreto de la klasikulo de tatara literaturo Gabdulla Tukaj (1886 - 1913), kies unu el la plej konataj poemoj nomiĝas ĝuste “Ŝurale”. Ĝia heroo, veninte en arbaron por haki brullignon, renkontis ŝurale-on, kiu minacis tikli lin ĝismorte; tamen la heroo sukcesis superruzi la maliculon same kiel Odiseo superruzis iam la ciklopon (anglalingva traduko de la poemo legeblas ĉe retportalo pri  Gabdulla Tukaj). Antaŭnelonge en Kazano aperis skulptaĵo, montranta ĉi tiun scenon.



Monumento de Gabdulla Tukaj en Kazano. Liaj monumentoj troviĝas ankaŭ en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Nabereĵnije Ĉelni.



Komponisto Farit Jarullin kreis baleton “Ŝurale” (1941), kiu havas titolon de unua tatara baleto. Kunliginte historiojn el kelk verkoj de Gabdulla Tukaj, ĝi rakontas pri amo, fideleco kaj lukto kontraŭ mavaj potencoj. Ĉi tie vi povas spekti adaĝon kaj variacion el la baleto, kiun dancas geartistoj de Mariinskij-Teatro Marija Ŝirinkina kaj Andrej Jermakov.

Wednesday 3 April 2013

Kele


Originala titolo: Келе
Produktado: studio "Sojuzmultfilm"
Jaro: 1988
Aŭtoroj de la scenaro, reĝisoroj kaj artaj direktoroj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Peep Pedmanson.
Desegnistoj: Наталья Демидова (Natálja Demídova), Е. Высоцкий (Je. Visóckij), В. Байрамов (V. Bajrámov).
Animaciistoj: Михаил Алдашин (Miĥaíl Aldáŝin), Peep Pedmanson, Людмила Игнатенко (Ludmíla Ignaténko).
Kameraisto: Кабул Расулов (Kabúl Rasúlov).
Sonregistristo: С. Карпов (S. Kárpov).
Muntisto: Н. Снесарева (N. Snésareva).
Direktoro: Т. Зозуля (T. Zozúlja).
Arta gvidanto: Андрей Хржановский (Andréj Ĥrĵanóvskij).
Redaktoro: Елена Михайлова (Jeléna Miĥájlova).
Aktoroj: Полина Снесарева (Polína Snésareva), Л. Чугуевская (L. Ĉugújevskaja), Александр Закржевский (Aleksándr Zakrĵévskij).

La diploma verko de Miĥail Aldaŝin, kiu poste estiĝis rimarkinda figuro de la moderna rusia animacio, estas bazita sur ĉukĉa fabelo pri malica spirito Kelé kaj knabinoj, kiuj estis kaptitaj de li, sed dank' al helpo de animaloj kaj sia lerteco sukcesis eskapi. Stilo de la filmo imitas tiun de la tradicia ĉukĉa arto kaj en ĝi sonas folklora muziko.

Ĉi tie vi povas vidi la originalan historion, prezentitan en formo de ĉizaĵoj sur rosmara dentego.

Interesaj faktoj

La reĝisoro ŝanĝis kvanton da knabinoj de tri al du. Li ankaŭ anstataŭis vulpon, kiu heplis ilin en la originalo, per birdo, ĉar tiaspeca besto ne konvenis al simple desegnitaj figuroj en la filmo – ĝi alturis tro da atento al si.

Stilon de la filmo eble influis ĝia dua reĝisoro, estono Peep Pedmanson. La estona animacia skolo en la sovetia tempo estis la plej sendependa kaj originala, kaj ĝi klare emis al bizareco kaj surrealismo.

Antaŭ unu tago en portalo Animator.ru aperis novaĵo, ke Miĥail Aldaŝin ricevis ĉefan rusian kinematografan premion “Nika” laŭ kategorio “Plej bona animacia filmo” pro sia filmo “Senmorta” (2012). 

Disqus por Aŭdvide